Proverbaro esperanta: Temo: Sperto

154 [zam-71.03] Batita komprenas aludon
201 [zam-71.04] Brogita sur akvon blovas
1194 [zam-71.05] Korniko vundita propran voston timas
1327 [zam-995.04] Li estas frotita kaj polurita
1348 [zam-995.08] Li havas la kapon sur la ĝusta loko
1369 [zam-995.02] Li ne enlasas puŝon en sian buŝon
1379 [zam-995.05] Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn
1386 [zam-995.01] Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron
1624 [zam-192.01] Ne demandu scienculon, demandu spertulon
1643 [zam-995.06] Ne el unu forno li manĝis jam panon
1751 [zam-995.10] Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis
1752 [zam-995.09] Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis
1771 [zam-71.02] Ni forgesas averton, ni memoras la sperton
1870 [zam-1197.01] Pasero sperta estas lerta
1871 [zam-995.07] Pasero sperta ne bezonas averton
2179 [zam-71.06] Saĝa hundo post la vundo
2361 [zam-71.01] Suferinto pli valoras, ol lerninto
2371 [zam-995.03] Sur lia nuko sidas pli ol peruko