Proverbaro esperanta: Proverboj H

707 [zam-273.06]
[zam-398.01]
[zam-673.01]
Hakado de ligno donas lignerojn
708 [zam-723.04] Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo
709 [zam-726.03] Hako post hako estas la plej efika atako
710 [zam-249.02] Havi ĉe iu krediton kaj meriton
711 [zam-954.02] Havi iom da vaporo en la kapo
712 [zam-947.03] Havi la ĉefan voĉon
713 [zam-677.02] Havi la orelojn sur ĝusta loko
714 [zam-823.01] Havi larĝan konsciencon
715 [zam-202.01] Havi malprofiton
716 [zam-426.03] Havi orelojn sur ĝusta loko
717 [zam-204.01] Havi varman lokon
718 [zam-201.01] Havi vinagron en la mieno
719 [zam-229.04] Havu poton malgrandan, sed mem estu granda
720 [zam-2.01] Hazardo estas malbona gardo
721 [zam-751.04] Hejma dometo estas kiel patrineto
722 [zam-70.01] Helpas krako kontraŭ atako
739 [zam-873.02] Ho ve!
723 [zam-943.01] Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi
724 [zam-220.05]
[zam-637.03]
Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene
725 [zam-220.07]
[zam-637.04]
Hodiaŭ forto, morgaŭ morto
726 [zam-653.01]
[zam-736.01]
Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos
727 [zam-55.04] Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre
728 [zam-848.01] Hoko elsaltis, afero haltis
729 [zam-480.01] Hom' malesperas, Dio aperas
730 [zam-766.01] Homo bagatelema
731 [zam-132.03]
[zam-800.01]
Homo esperas, morto aperas
732 [zam-236.01] Homo fidas, feliĉo decidas
733 [zam-386.02] Homo lernas la tutan vivon
734 [zam-132.02] Homo pafas, Dio trafas
735 [zam-132.01]
[zam-800.04]
Homo proponas, Dio disponas
736 [zam-551.03] Homo senpeka neniam ekzistis
737 [zam-1182.01] Honoro ne donas, kion stomako bezonas
738 [zam-969.01] Horo matena estas horo bena
740 [zam-934.02] Hunda vivo
742 [zam-544.07] Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon
741 [zam-167.03]
[zam-544.08]
Hundo bojas, homo vojas
743 [zam-1085.02] Hundo bojas, pasanto vojas
744 [zam-689.05]
[zam-980.05]
Hundo bonrasa estas bona por ĉaso
745 [zam-1085.01] Hundo povas boji kontraŭ la reĝo