Proverbaro esperanta: [zam-544] Minaco

Temo: Minaco [M] (ĉiuj "Minaco")

1050 [zam-544.01] Kiu multe minacas, ne estas danĝera
1052 [zam-544.02] Kiu multe parolas, ne multe faras
1748 [zam-544.03] Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan
1609 [zam-544.04] Ne ĉio batas, kio tondras
1619 [zam-544.05] Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta
176 [zam-544.06] Bojas hundo sen puno kontraŭ la suno
742 [zam-544.07] Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon
741 [zam-544.08] Hundo bojas, homo vojas
2280 [zam-544.09] Sen povo kolero estas ridinda afero
1045 [zam-544.10] Kiu minacas, tiu avertas
1133 [zam-544.11] Koko krias fiere, sed ne danĝere
1366 [zam-544.12] Li minacas per fingro en la poŝo
1535 [zam-544.13] Minacoj ne mortigas
1533 [zam-544.14] Minacas dento al la vento
1136 [zam-544.15] Kolero montras malsaĝulon