Proverbaro esperanta: [zam-220] Mizero

Temo: Mizero [M] (ĉiuj "Mizero")

1543 [zam-220.01] Mizero faras viziton, ne atendante inviton
1182 [zam-220.02] Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas
1432 [zam-220.03] Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko
1718 [zam-220.04] Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos
724 [zam-220.05] Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene
2341 [zam-220.06] Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
725 [zam-220.07] Hodiaŭ forto, morgaŭ morto