Proverbaro esperanta: Temo: Mizero

632 [zam-219.04] Fremda korpo ne doloras
636 [zam-219.01] Fremda mizero ne estas sufero
724 [zam-220.05] Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene
725 [zam-220.07] Hodiaŭ forto, morgaŭ morto
891 [zam-215.04] Kien vi vin turnos, ĉie malbone
1046 [zam-219.02] Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas
1161 [zam-215.07] Konsilu kiu povas
1182 [zam-220.02] Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas
1432 [zam-220.03] Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko
1501 [zam-215.02] Maro da mizeroj
1543 [zam-220.01] Mizero faras viziton, ne atendante inviton
1549 [zam-215.01] Mizero sur mizero
1681 [zam-215.06] Nek helpeble, nek konsileble
1718 [zam-220.04] Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos
1790 [zam-219.03] Nur suferinto ŝatas feliĉon
1829 [zam-219.05] Oni maron admiras, se oni maron ne iras
1886 [zam-218.01] Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro
2334 [zam-215.05] Situacio sen eliro
2341 [zam-220.06] Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
2426 [zam-215.03] Tie ĉi malbone, tie nebone