212 | Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas |
213 | Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo |
215 | Ĉe l' freŝa faro |
214 | Ĉe la tagiĝo |
216 | Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas |
217 | Ĉe plej granda fido memoru pri perfido |
220 | Ĉe stomako malsata ne kapricas palato |
221 | Ĉe tablo malplena babilo ne fluas |
222 | Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero |
223 | Ĉe vesto velura suferas stomako |
224 | Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj |
218 | Ĉerpi akvon per kribrilo |
219 | Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis |
225 | Ĉia dono estas bono |
226 | Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme |
227 | Ĉio dependas de "se" kaj "kiam" |
228 | Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero |
229 | Ĉio havas finon |
230 | Ĉio havas sian "sed" kaj "se" |
233 | Ĉio sia estas plej ĉarma |
234 | Ĉio supermezura estas terura |
235 | Ĉio taŭgas, kio venas |
236 | Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara |
231 | Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas |
232 | Ĉion rigardi tra sia persona vitro |
238 | Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas |
237 | Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun |
257 | Ĉiu "li" havas sian "ŝi" |
273 | Ĉiu "tial" havas sian "kial" |
239 | Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton |
240 | Ĉiu angulo kun sia sanktulo |
241 | Ĉiu barono havas sian kapricon |
242 | Ĉiu besto zorgas pri sia nesto |
243 | Ĉiu eraro estas kulpo |
244 | Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo |
245 | Ĉiu familio havas sian kriplulon |
246 | Ĉiu havas sian guston |
247 | Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron |
248 | Ĉiu havas sian propran guston |
249 | Ĉiu havas sian ŝarĝon |
250 | Ĉiu havas sian vermon |
251 | Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras |
254 | Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio |
255 | Ĉiu komenco estas malfacila |
256 | Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton |
258 | Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas |
259 | Ĉiu mano al si altiras |
260 | Ĉiu medalo du flankojn posedas |
261 | Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo |
262 | Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon |
264 | Ĉiu persono kun sia bezono |
265 | Ĉiu por si mem estas la plej kara |
266 | Ĉiu por si, por ĉiuj Di' |
267 | Ĉiu propran saĝon posedas |
268 | Ĉiu provas, kion li povas |
269 | Ĉiu sezono kun sia bono |
270 | Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas |
271 | Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas |
272 | Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron |
274 | Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento |
275 | Ĉiu vulpo sian voston laŭdas |
252 | Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj |
253 | Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj |
263 | Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu |