Proverbaro esperanta: Temo: Avideco

378 [zam-607.01] Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas
626 [zam-428.04] Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj
946 [zam-1033.01] Kion vi ne perdis, tion ne serĉu
968 [zam-885.03] Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan
976 [zam-628.01] Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun
996 [zam-10.02] Kiu fremdan avidas, propran forperdas
1017 [zam-628.03] Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte
1054 [zam-226.01] Kiu multon deziras, nenion akiras
1087 [zam-10.03] Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas
1098 [zam-885.02] Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon
1111 [zam-885.05] Kiu tro alte svingas, nenion atingas
1113 [zam-226.03] Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas
1114 [zam-628.02]
[zam-885.01]
Kiu tro multe deziras, nenion akiras
1463 [zam-226.02] Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado
1698 [zam-10.01] Neleĝe akirita ne estas profita
1807 [zam-428.01] Okulo avidas ĉion kion vidas
1809 [zam-428.03] Okuloj estas pli grandaj ol la ventro
2295 [zam-885.07] Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas
2300 [zam-607.02] Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron
2304 [zam-922.02] Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu
2272 [zam-922.03] Senlanigu, sed ne senfeligu
2470 [zam-885.06] Tro da metiojprofitoj neniaj
2473 [zam-885.04] Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj
2491 [zam-428.02] Tuta jam sata, sed okulo malsatas
2630 [zam-922.01] Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian