Proverbaro esperanta: Temo: Laboro

9 [zam-72.03] Akvo kuraakvo pura
964 [zam-406.05] Kiu amas la liton, ne akiros profiton
1028 [zam-406.03] Kiu laboras kaj deziras, tiu akiraskiu mem ne penas, nenio al li venas
1127 [zam-406.06] Kiu volas panon, ne dorlotu la manon
1238 [zam-577.01] Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton
1240 [zam-406.02] Laboro fortigas, ripozo putrigas
1243 [zam-406.01] Laboro kondukas al honoro kaj oro
1244 [zam-521.01] Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas
1429 [zam-521.02] Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango
1695 [zam-521.04] Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano
1758 [zam-521.05] Ne venas honoro sen laboro
1839 [zam-975.01] Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni
1858 [zam-406.04] Pano buŝon ne serĉas
1969 [zam-778.01] Pli bone estas ŝviti, ol tremi
2147 [zam-406.07] Rezonado kaj filozofado panon ne donas
2198 [zam-521.03] Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta
2271 [zam-446.01] Sen laboro ne venas oro
2318 [zam-503.01]
[zam-864.01]
Sidi en laboroj ĝis super la oreloj
2386 [zam-72.02] Ŝlosilo uzata ruston ne konas
2609 [zam-72.01]
[zam-760.01]
Vojon batitan herbo ne kovras