3 | [zam-531.01] | Agrabla estas gasto, se ne longe li restas |
54 | [zam-530.02] | Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena |
650 | [zam-333.01] [zam-532.01] |
Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto |
651 | [zam-534.01] | Gasto havas akrajn okulojn |
652 | [zam-531.02] | Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa |
653 | [zam-533.01] | Gasto sen avizo estas agrabla surprizo |
654 | [zam-530.01] | Gasto tro petata foriras malsata |
863 | [zam-528.01] | Kia regalato, tia regalado |
1010 | [zam-529.03] | Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas |
2024 | [zam-532.02] | Por gasto ne petita mankas kulero |
2032 | [zam-532.03] | Por malfrua gasto restas nur osto |
2239 | [zam-529.02] | Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata |
2240 | [zam-529.01] | Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas |
2287 | [zam-528.02] | Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston |
2316 | [zam-534.02] | Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton |