Proverbaro esperanta: Temo: Senlaboreco

10 [zam-1099.06] Akvon senmovan kovras putraĵo
70 [zam-20.03] Ameno diablon ne forpelas
298 [zam-908.03] De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo
785 [zam-573.01] Juneco petolis, maljuneco malsatos
1029 [zam-1099.03] Kiu laboron evitas, bonon ne vidas
1107 [zam-1099.05] Kiu ŝvitas, tiu profitas
1117 [zam-1099.02] Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas
1241 [zam-1099.04] Laboro homon nutras, sen laboro li putras
1659 [zam-20.06]
[zam-865.01]
Ne gutas mielo el la ĉielo
1760 [zam-881.01] Ne venas rato mem al kato
1761 [zam-282.01] Ne venos rato mem al kato
1762 [zam-20.05] Ne venos rato mem al la kato
1812 [zam-908.02] Okupi sen celo lokon sub ĉielo
1885 [zam-908.01] Peli tagojn sen afero de mateno al vespero
2174 [zam-20.01]
[zam-430.01]
Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto
2269 [zam-1099.01] Senlaboreco dormon alportas
2270 [zam-573.02] Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj
2271 [zam-20.04] Sen laboro ne venas oro
2621 [zam-20.02] Vortoj sakon ne plenigas