220 | [zam-474.02] | Ĉe stomako malsata ne kapricas palato |
510 | [zam-475.04] | En malsata familio mankas harmonio |
1310 | [zam-1016.01] | Liaj dentoj povas festi sabaton |
1311 | [zam-1016.02] | Liaj dentoj povas forgesi sian metion |
1454 | [zam-475.03] | Malplena sako tentas al peko |
1484 | [zam-476.02] | Malsata stomako orelon ne havas |
1487 | [zam-473.01] | Malsato ne estas frato |
1488 | [zam-474.01] | Malsato plej bone gustigas la manĝon |
1941 | [zam-477.02] | Plena stomako laŭdas la faston |
1982 | [zam-475.02] | Pli efike ol bato pelas malsato |
2026 | [zam-476.03] | Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas |
2202 | [zam-477.01] | Sata malsatan ne povas kompreni |
2248 | [zam-475.01] | Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas |
2297 | [zam-478.01] | Se stomako doloras, kapo laboras |
2354 | [zam-476.01] | Stomako malsata nur pri pano meditas |
2545 | [zam-183.01] | Ventro malsata orelon ne havas |