89 |
[zam-234.03] |
Amu Antonon, sed gardu vian monon |
387 |
[zam-234.05] |
Dubo gardas kontraŭ risko |
512 |
[zam-390.06] |
En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo |
559 |
[zam-390.11] |
Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas |
648 |
[zam-234.07] |
Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem |
1059 |
[zam-390.02] |
Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras |
1151 |
[zam-718.01] |
Konfido naskas konfidon |
1152 |
[zam-234.01] |
Konfidu, sed vidu |
1212 |
[zam-390.01] |
Kun konfido neniam rapidu |
1216 |
[zam-234.04] [zam-794.01] |
Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu |
1622 |
[zam-390.09] |
Ne ĉiu raporto estas vera vorto |
1691 |
[zam-390.08] |
Ne kredu al orelo, kredu al okulo |
1692 |
[zam-390.10] |
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo |
1769 |
[zam-234.06] |
Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate |
1867 |
[zam-390.07] |
Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo |
2225 |
[zam-390.04] |
Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu |
2246 |
[zam-390.05] |
Se lupo ekpentis, ŝafo atentu |
2467 |
[zam-234.02] |
Tro da konfido kondukas al perfido |
2623 |
[zam-390.03] |
Vulpo faras oferon atendu danĝeron |