159 |
[zam-742.01] |
Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras |
473 |
[zam-740.03] |
Eminenta ŝuldanto, malbona paganto |
585 |
[zam-105.02] |
Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso |
816 |
[zam-740.01] |
Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj |
1106 |
[zam-734.02] |
Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas |
1353 |
[zam-741.02] |
Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo |
1388 |
[zam-741.01] |
Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj |
1409 |
[zam-740.02] |
Luksa la vesto, sed malplena la poŝo |
1486 |
[zam-732.02] |
Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas |
1663 |
[zam-742.02] |
Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro |
1715 |
[zam-732.03] |
Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas |
2152 |
[zam-734.03] |
Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu |
2396 |
[zam-733.01] |
Ŝuldo estas unua heredanto |
2397 |
[zam-737.02] |
Ŝuldo havas longan vivon |
2399 |
[zam-738.01] |
Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj |
2400 |
[zam-732.01] |
Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas |
2401 |
[zam-734.01] |
Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas |
2402 |
[zam-737.01] |
Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas |
2398 |
[zam-732.04] |
Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj |
2403 |
[zam-737.03] |
Ŝuldon tempo ne kuracas |
2560 |
[zam-105.01] |
Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas |