Proverbaro esperanta: Temo: Puno

86 [zam-79.01] Amo kaj puno loĝas komune
95 [zam-261.07] Ankaŭ diablo tondron suferos
96 [zam-261.03] Ankaŭ la lupon atingos la sorto
204 [zam-285.02] Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos
425 [zam-285.06] vulpo plej ruza fine estas kaptata
836 [zam-319.02] Kia fripono, tia bastono
1078 [zam-863.01] Kiu pekis, tiu pagas
1209 [zam-863.02] Kune kaptite, kune punite
1250 [zam-261.08] La forestanto ĉiam estas malprava
1404 [zam-285.04] Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas
1405 [zam-285.03] Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos
1410 [zam-261.01] Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos
1412 [zam-285.01] Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas
1856 [zam-261.02] Pagos lupo por la ŝafo
1905 [zam-78.01] Per mono, ne per mano punu vilaĝanon
2018 [zam-261.04] Por ĉiu ago venas la tempo de pago
2150 [zam-319.01] Ricevis bandito laŭ sia merito
2151 [zam-199.01] Ricevos vulpo por sia kulpo
2315 [zam-285.05] Sian sorton neniu evitos
2449 [zam-261.05] Trafos hakilo al ligno malmola
2540 [zam-261.06] Venos knabeto ankaŭ kun peto
2541 [zam-199.02] Venos ŝtelisto al la juĝisto