302 | [zam-1037.01] | De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo |
408 | [zam-1019.01] | Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo |
412 | [zam-1019.02] | Eĉ najtingalo ne estas sen galo |
414 | [zam-238.05] | Eĉ pinglo povas koron trapiki |
673 | [zam-238.02] | Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras |
1206 | [zam-1019.03] | Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras |
1440 | [zam-1104.01] | Malgranda aspekte, sed granda intelekte |
1441 | [zam-238.01] | Malgranda birdeto, sed akra ungeto |
1442 | [zam-832.01] | Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo |
1444 | [zam-1104.02] | Malgranda pezo, sed granda prezo |
2102 | [zam-1037.03] | Pro karta preno perdiĝis bieno |
2111 | [zam-1037.02] | Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela |
2267 | [zam-238.03] | Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus |
2516 | [zam-238.04] | Unu sola guto la glason plenigas |