Proverbaro esperanta: Temo: Amiko

72 [zam-798.01] Amikeco aparte, ofico aparte
79 [zam-785.01] Amikointimulo
73 [zam-790.03] Amiko de amiko estas ankaŭ amiko
74 [zam-952.01] Amiko en ĝojo kaj malĝojo
75 [zam-785.02] Amiko en ĝojo kaj ploro
78 [zam-788.01] Amiko fidela estas trezoro plej bela
81 [zam-784.01] Amikon montras malfeliĉo
217 [zam-796.02] Ĉe plej granda fido memoru pri perfido
544 [zam-786.01] Estinta amiko estas plej danĝera malamiko
648 [zam-796.01] Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem
780 [zam-798.03] Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas
1210 [zam-787.01] Kun kiu vi festas, tia vi estas
1629 [zam-798.02] Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco
1877 [zam-786.02] Pecon detranĉitan al la pano ne regluu
1947 [zam-89.01] Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima
1948 [zam-89.02] Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro
2016 [zam-790.01] Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima
2017 [zam-790.02] Por amiko komplezo neniam estas tro peza
2212 [zam-790.04] Se amiko petas, li neniam ripetas
2379 [zam-789.02] Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro
2495 [zam-789.01] Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj