Proverbaro esperanta: [zam-882] Atendo

Temo: Atendo [A] (ĉiuj "Atendo")

2497 [zam-882.01] Unua venis, unua prenis
1121 [zam-882.02] Kiu venis unue, muelas pli frue
1013 [zam-882.03] Kiu jam havas, tiu pravas
2298 [zam-882.04] Se unu ne venis, dek ne atendas
2032 [zam-882.05] Por malfrua gasto restas nur osto
1256 [zam-882.06] La lastan el amaso atakas la hundo
1120 [zam-882.07] Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo