Proverbaro esperanta: [zam-593] Malsincereco

Temo: Malsincereco [M]

370 [zam-593.01] Donaco nesincera estas donaco infera
2503 [zam-593.02] Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas
369 [zam-593.03] Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu
1627 [zam-593.04] Ne donu kaj ne boju
1319 [zam-593.05] Li donas peceton da pano kaj bategon per mano
1938 [zam-593.06] Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno
1385 [zam-593.07] Li salutas profunde kaj mordas hunde
1524 [zam-593.08] Mielo sur lango, kaj glacio en koro
1269 [zam-593.09] Lango miela, sed koro kruela
222 [zam-593.10] Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero