Proverbaro esperanta: [zam-525] Ĝustatempeco

Temo: Ĝustatempeco [Ĝ] (ĉiuj "Ĝustatempeco")

616 [zam-525.01] Forĝu feron dum ĝi estas varmega
605 [zam-525.02] Fleksu arbon dum ĝia juneco
1304 [zam-525.03] Lernu juna, por esti saĝa maljuna
2233 [zam-525.04] Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias
1056 [zam-525.05] Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas
2383 [zam-525.06] Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas
1806 [zam-525.07] Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita
2223 [zam-525.08] Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo
124 [zam-525.09] Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis