Proverbaro esperanta: [zam-343] Kontentigo

Temo: Kontentigo [K] (ĉiuj "Kontentigo")

103 [zam-343.01] Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu
1168 [zam-343.02] Kontentigi ĉiujn anĝelo ne povas
2385 [zam-343.03] Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
1099 [zam-343.04] Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas
1082 [zam-343.05] Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras
1832 [zam-343.06] Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte
142 [zam-343.07] Azenon komunan oni batas plej multe
1128 [zam-343.08] Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro