Nederlands

Proverboj en esperanto

[Proverboj] [Vortoj] [Alfabetoj] [Numeroj] [Kategorioj]

Al ĉiu proverbo mi donis ne nur apartan paĝon, sed ankaŭ unikan identigan numeron. Tiuj numeroj aperas ankaŭ en aliaj paĝoj. Tie ili ĉiam havas apartan fonan koloron, kaj ili estas ligilo al la paĝo kun la koncerna proverbo.

Jam de pluraj jaroj mi interesiĝas pri proverboj, ĉu en la nederlanda, ĉu en esperanto. Ja mi aĉetis iam, antaŭ sufiĉe multe da jaroj, ne nur proverbaron en la nederlanda, sed ankaŭ i.a. la dulingvan libreton Een verzameling Esperanto Spreekwoorden en Zegswijzen de M. de Waard.

En esperanto ĉio komenciĝis kun la libreto de L.L. Zamenhof, Proverbaro esperanta. Pri la estiĝo de tiu libreto eblas legi en ĝia enkonduko (vidu la priskribon de la libro). Tiu libreto poste estis re-eldonita kelkfoje. Kaj nun tiu proverbaro estas trovebla ankaŭ en la reto (eĉ en pluraj retejoj).

2120 [zam-1159.01] Proverbo estas sperto, proverbo estas averto

Celo

En la lastaj kelkaj jaroj aperis pli da proverbaroj en esperanto. Temas pri diverstipaj libroj, kaj laŭ principoj, kaj laŭ lingvoj. Por fari el tiu tuta libro-kolekto unuecan rete konsulteblan kolekton mi starigis tiujn ĉi paĝojn. El la fontoj mi transprenis ĉiujn proverbojn en esperanto, kaj eventualajn tradukojn en aliaj lingvoj. Laŭeble mi volas ankaŭ aldoni al la tuto la tradukojn al la proverboj kiuj ankoraŭ ne havas traduko(j)n en tiu(j) lingvo(j), kaj en kelkaj aliaj lingvoj.

Mi ne donas laŭvortajn tradukojn de la esperantaj proverboj, aŭ la eblecon serĉi la signifon de iu specifa vorto. Por tio ekzistas aliaj rimedoj en interreto: la proverbaro de lernu.net Alia retejo; paĝo malfermiĝos en alia fenestro (almenaŭ por la Zamenhofaj), aŭ la reta vortaro Alia retejo; paĝo malfermiĝos en alia fenestro.

Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro severe juĝata de la esperantistoj, ĉar ĝi estas ja nur la unua provo de tiaspeca laboro en la Esperanta interreto, kaj tial ĝi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo ĝi povas iom post iom perfektiĝadi kaj pleniĝadi.
Laŭ M.F. Zamenhof (en la antaŭparolo al Proverbaro esperanta)

Ordigo de la proverbaro

En aparta paĝo mi mallonge klarigas kiel mi ordigis kaj aranĝis tiun ĉi proverbaron. Se vi volas simple iom rigardi, sufiĉas komenci ĉe iu el la listoj, ĉu alfabetaj, ĉu numeraj.

2532 [zam-1159.02] Venas proverbo el popola la cerbo