Proverboj alfabete: Ŝ

2374Ŝafaro harmonia lupon ne timas
2375Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon
2376Ŝafo kalkulita ne estas savita
2378Ŝajno trompas
2377Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu
2379Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro
2380Ŝerce dirite, cele pensite
2381Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas
2382Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno
2383Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas
2384Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos
2385Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
2386Ŝlosilo uzata ruston ne konas
2387Ŝparu groŝonvi havos plenan poŝon
2388Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone
2389Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto
2390Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas
2391Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile
2392Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas
2393Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas
2394Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime
2395Ŝtono de falpuŝiĝo
2396Ŝuldo estas unua heredanto
2397Ŝuldo havas longan vivon
2399Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj
2400Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas
2401Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas
2402Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas
2398Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj
2403Ŝuldon tempo ne kuracas
2404Ŝuti polvon en la okulojn